Прекрасная кинодилогия – «Москва–Кассиопея» и «Отроки во Вселенной» теперь доступна для зрителей всего мира с субтитрами на эсперанто (переводили я и Кирилл Шведов). Она выложена на сайт http://filmoj.net/ . Адрес самый простой (это просто множественное число – «фильмы»). Если вы свободно владеете русским языком, то ничего больше пояснять не надо – приглашаю лишь заглянуть на сайт поклонников дилогии http://otroki.druid.ru/index.htm , а также в ЖЖ-сообщество
msk_kassiopeya.
Bonega film-dilogio “Moskvo–Kasiopeo” kaj “Adoleskuloj en la Universo” nun spekteblas kun subtekstoj en Esperanto. Ĝi aperis en la retejo http://filmoj.net/ enhavanta plurajn diversajn filmojn en E-o. Se vi ĝis nun ne spektis la filmojn – nepre spektu. Jen la priskriboj:
Moskvo–Kasiopeo
El profundo de la Universo la Teron atingas radia alarmsignalo de raciaj estaĵoj el la sistemo de stelo Ŝedar’ (Alfa de konstelacio Kasiopeo). La projekto, kiun proponis juna inventisto Viktor Sereda, devas ebligi atingi la planedon per tera kosmoŝipo – sed la flugo daŭros dum jardekoj. Tial la teamo de la kosmoŝipo "SAGO" (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) estas formata el 14-jaraj lernejanoj.
Ĉio estas zorge pripensita, sed Fjodor Lobanov, fantaziulo kaj petolulo, kaŝiĝinta en la stelŝipo, preter sia volo faras tiel, ke la ŝipo, superinte la lum-rapidecon, atingas sian celon 27 jarojn pli frue ol planite.
Adoleskuloj en la Universo
La kosmoŝipo "SAGO" (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) kun junaj kosmonaŭtoj proksimiĝas al la planedo de la stelo Ŝedar’ (Alfa de konstelacio Kasiopeo), de kiu venis la alarmsignaloj. Evidentiĝas, ke la planedon konkeris hom-aspektaj robotoj, kies celo estas “feliĉigi” la planedanojn, seniginte ilin de ĉiuj sentoj.
Sur orbito ĉirkaŭ la planedo troviĝas kosma radio-observejo kun la fuĝintaj planedanoj. La estro rakontas al la teranoj pri ĉio okazinta kaj helpas, sendante kun ili sian filon. Post multaj riskaj aventuroj la inventemaj geknaboj sukcesas eksplodigi la centran energi-stacion kaj likvidi la robotojn. Do la planedanoj post multaj jaroj de ekzilo povas reveni al sia hejma planedo.
Rekta ligo:
http://filmoj.net/moskvo-kasiopeo
Tradukon de la kanto vi povas aparte trovi ĉe:
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Kasiopeo.html

no subject
Date: 2009-07-18 06:04 am (UTC)okaze de Naskiĝtago !
Bonfeliĉu!
Bonfartu!!
Bonŝancu!!!
:))
С днем рождения! Желаю вот такой жизни!
Date: 2009-07-18 05:36 pm (UTC)no subject
Date: 2009-12-25 08:21 am (UTC)no subject
Date: 2009-12-25 09:33 am (UTC)