Oki, mi ĉi loke respondas (vere mian blogon mi ne daŭrigas)
1. Estis kelkaj, ekz komenco de esperanta vivo estis mirinda periodo, ĝuste kiel en pasintaj kantoj - "sesioj , praktikoj, laboroj..ktp" Estis bona periodo dum veno en Israelon: mi havis sukcesan karieron. Nu fakte, kiam evidentiĝis ke la sanproblemoj restis malantaŭe kaj mi plu vivos, estas sia speca feliĉo, kiu eble daŭras ĝis nun. Kaj pluaj periodoj estis bonaj pro personaj kaŭzoj.
2. Estas fakte du demandoj =) Ne gravas. Estis tempoj de varomanko en Sovetunio: mi povis iam priparoli tiun ĝenerale konatan staton, se vi pli precizigos pri kio ĝuste ni konversaciis, mi klarigus, kiom memoros, mian tiaman konkludon. Nun mi ne vizitis bedaŭrinde Voroneĵon, nur Rostovon, Piterburg-on, kaj pretere Moskvon; estas abundego da varoj, nu evidente tion ĉiuj scias pli bone ol mi. Pri loĝkondiĉoj - mi vere scivolemis pri nuna stato en Rusio, koncerne loĝej-akireblo ( ja socia distribuo evidente malpliiĝis), ĉu oni (ekz junaj familioj) kutimas kaj preferas preni bankajn subvenciojn por tio? (Mi supozas, ke multaj konas, ke en t.n "evoluita mondo" plej granda parto de familia enspezo estas elspezata por repagi la bankajn ŝuldojn.)
Kaj do de ĉi punkto elfluas sekva respondo 2b. :) Mi ne estas Boris, ni uzis komunan e-poŝtkeston, sed ni havas diversajn opiniojn. Ankaŭ pri Israelo. (Kaj ĝenerale plendi kaj plori ne estas inter miaj kutimoj) Sed ne temas nur pri retenemo. Estas multaj trajtoj pro kio Israelo povas plaĉi =) Malgraŭ militstato kaj faktaj danĝeroj. (Mi ja rakontis dumrenkonte, ĉu?) Religia premo ofte estas trotaksata deekstere. La enmiksiĝo en privatan vivon tute ne ekzistas. Hejme oni povas vive laŭ sia plaĉo. Ekzistas iuj agoj, kiuj aspektus maletikaj surstrate (ekz vori porkcebon kun fromaĝo =), sed mi ne bezonas tion fari eĉ en Rusio ;) Kaj la ĉefa afero - mi ja vivas, ĝuste dank'al ĉitiea helpo (Inkluzive monhelpon de israelaj e-toj. Medservo ĉilkaze estis 80% kompensita de la ŝtato) La http://bonatereno.jino-net.ru/ estas mia retejo - ne akceptu kiel reklamenŝovon, tiuj fotoekskursoj videbligas mian rilaton al Israelo kaj krome interesantoj povas ekscii ion ne menciatan en turistaj priskribaĵoj.
4. Ĉio enmetita estis preskaŭ unumomenta faro, mi uzis la blogon kiel statikan kvazaŭretejon, sen intenco evoluigi.
5. Mi imagas min viva! post 20 jaroj. Tion estas ne facile priskribi, sed estas granda atingo por mia animstato.
Dankon pro la interesaj demandoj vere estis bona kaŭzo por rememoroj.
Re: La demandoj:
Date: 2007-10-04 05:13 pm (UTC)1. Estis kelkaj, ekz komenco de esperanta vivo estis mirinda periodo, ĝuste kiel en pasintaj kantoj - "sesioj , praktikoj, laboroj..ktp"
Estis bona periodo dum veno en Israelon: mi havis sukcesan karieron.
Nu fakte, kiam evidentiĝis ke la sanproblemoj restis malantaŭe kaj mi plu vivos, estas sia speca feliĉo, kiu eble daŭras ĝis nun. Kaj pluaj periodoj estis bonaj pro personaj kaŭzoj.
2. Estas fakte du demandoj =) Ne gravas.
Estis tempoj de varomanko en Sovetunio: mi povis iam priparoli tiun ĝenerale konatan staton, se vi pli precizigos pri kio ĝuste ni konversaciis, mi klarigus, kiom memoros, mian tiaman konkludon. Nun mi ne vizitis bedaŭrinde Voroneĵon, nur Rostovon, Piterburg-on, kaj pretere Moskvon; estas abundego da varoj, nu evidente tion ĉiuj scias pli bone ol mi.
Pri loĝkondiĉoj - mi vere scivolemis pri nuna stato en Rusio, koncerne loĝej-akireblo ( ja socia distribuo evidente malpliiĝis), ĉu oni (ekz junaj familioj) kutimas kaj preferas preni bankajn subvenciojn por tio? (Mi supozas, ke multaj konas, ke en t.n "evoluita mondo" plej granda parto de familia enspezo estas elspezata por repagi la bankajn ŝuldojn.)
Kaj do de ĉi punkto elfluas sekva respondo
2b. :)
Mi ne estas Boris, ni uzis komunan e-poŝtkeston, sed ni havas diversajn opiniojn. Ankaŭ pri Israelo. (Kaj ĝenerale plendi kaj plori ne estas inter miaj kutimoj) Sed ne temas nur pri retenemo. Estas multaj trajtoj pro kio Israelo povas plaĉi =) Malgraŭ militstato kaj faktaj danĝeroj. (Mi ja rakontis dumrenkonte, ĉu?) Religia premo ofte estas trotaksata deekstere. La enmiksiĝo en privatan vivon tute ne ekzistas. Hejme oni povas vive laŭ sia plaĉo. Ekzistas iuj agoj, kiuj aspektus maletikaj surstrate (ekz vori porkcebon kun fromaĝo =), sed mi ne bezonas tion fari eĉ en Rusio ;) Kaj la ĉefa afero - mi ja vivas, ĝuste dank'al ĉitiea helpo (Inkluzive monhelpon de israelaj e-toj. Medservo ĉilkaze estis 80% kompensita de la ŝtato)
La http://bonatereno.jino-net.ru/ estas mia retejo - ne akceptu kiel reklamenŝovon, tiuj fotoekskursoj videbligas mian rilaton al Israelo kaj krome interesantoj povas ekscii ion ne menciatan en turistaj priskribaĵoj.
4. Ĉio enmetita estis preskaŭ unumomenta faro, mi uzis la blogon kiel statikan kvazaŭretejon, sen intenco evoluigi.
5. Mi imagas min viva! post 20 jaroj. Tion estas ne facile priskribi, sed estas granda atingo por mia animstato.
Dankon pro la interesaj demandoj vere estis bona kaŭzo por rememoroj.