Date: 2007-10-01 09:25 am (UTC)
Ŝajne, vi ne tute komprenis la esencon de la afero.
La demandoj devas esti individuaj, diversaj por ĉiu persono, kun konsidero de ties individuaj trajtoj. (Legu la taglibrojn de supremenciitaj ret-uzantoj dum lasta tempo, por kapti la esencon).

Do, se la ĉenludo ja interesas vin, mi demandas:

1) Kial vi obstine kaŝas vian veran nomon?
2) Ĉu okazis en via vivo vere gravaj sortoturnoj pro Esperanto? Se jes, rakontu iom.
3) Ĉu, viaopinie, oni povas ami (en seksa senco, do ne temas pri amo al patrolando, gefiloj ktp.) samtempe du aŭ plurajn personojn? Argumentu.
4) Kiu el personoj vivintaj en la 20-a jarcento, estas, laŭ vi, plej pozitive influinta la mondon? (Certe, vi povas nomi kelkajn.)

Do bone, sufiĉas - ja vi eksterplane proprainiciate jam respondis 5 aliajn demandojn.

Responde al vi, pri Zamenhof. Kiel mi komprenas, vi demandas, kiel mi agus sur lia loko jam havante la nunajn sciojn?
Pli-malpli same, tamen:
- ne fumus, por laŭeble vivi pli longe (k do sukcesi fari pli multon);
- definitive transloĝiĝus kun tuta familio al pli sekura lando, ke la gefiloj povu transvivi la duan mondmiliton;
- ne malŝparus tempon por cionisma k hilelisma agado.
This account has disabled anonymous posting.
If you don't have an account you can create one now.
HTML doesn't work in the subject.
More info about formatting

August 2012

S M T W T F S
   1234
567891011
12131415161718
19202122232425
262728293031 

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jan. 7th, 2026 04:27 pm
Powered by Dreamwidth Studios