Jes, mi same. Certe, mi ne saltadas dum tuta nokto en diskoteko - sed mi tion eĉ dum juneco ne ŝatis. La programo estas por mi interesa - pli ol en UK-oj. Koncertoj, gajaj ludoj, art-tradukista metiejo k.a.
Mi partroprenis du UK-ojn, Vilno-2005 k Bjalistoko-2009? k ne tre emas plu. Oni prave diras, ke almenaŭ unu UK-on ĉiu konscia e-isto devas partopreni... sed kial pli multe? Tro granda popol-amaso, tedaj kunsidoj... Mi jam ne bezonas konvinki min mem k aliajn homojn, ke E-o estas viva lingvo. Bona aranĝo devas esti negranda (ke oni povu facile trovi ajnan homon), kun certa temo (se homojn kunigas nura lingvo - tio ne sufiĉas, ja apenaŭ oni trovos pri kio paroli kun hazardaj personoj simple regantaj vian (nacian) lingvon).
K certe, UK-oj estas tro multekostaj por homoj kiel ni.
no subject
Date: 2011-08-04 06:41 am (UTC)Mi partroprenis du UK-ojn, Vilno-2005 k Bjalistoko-2009? k ne tre emas plu. Oni prave diras, ke almenaŭ unu UK-on ĉiu konscia e-isto devas partopreni... sed kial pli multe?
Tro granda popol-amaso, tedaj kunsidoj...
Mi jam ne bezonas konvinki min mem k aliajn homojn, ke E-o estas viva lingvo. Bona aranĝo devas esti negranda (ke oni povu facile trovi ajnan homon), kun certa temo (se homojn kunigas nura lingvo - tio ne sufiĉas, ja apenaŭ oni trovos pri kio paroli kun hazardaj personoj simple regantaj vian (nacian) lingvon).
K certe, UK-oj estas tro multekostaj por homoj kiel ni.