vmel: (Default)
vmel ([personal profile] vmel) wrote2008-12-17 04:16 pm
Entry tags:

Дедушка -- La avo

Я тут дедушкой стал. Не сказать, чтобы неожиданно, но ощущение странноватое...
Мою дочь Нийю, возможно, многие (в основном эсперантисты) знают/помнят. И вот –

мой внук Роман Тарасович Вус родился 2 декабря 2008 г. в Киеве.


Всё в порядке, все здоровы...

Mi iĝis avo. Ne subite, sed la sento mem estas iom stranga.
Mian filinon Nija, denaskan esperantistinon, probable iuj konas/memoras. Kaj jen –

mia nepo Roman Tarasoviĉ VUS naskiĝis la 2-an de decembro 2008 en Kievo, Ukrainio.


Ĉio bonordas, ĉiuj sanas...

Дополнение -- Ĝisdatigo:
От души благодарю всех поздравивших! Даже не ожидал, что всего за несколько минут придёт больше десятка поздравлений.
Mi kore dankas ĉiujn gratulintojn! Mi eĉ ne supozis, ke dum nur kelkaj minutoj venos deko da gratuloj, eĉ en Esperanto de neesperantistoj. ;)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2008-12-17 03:06 pm (UTC)(link)
Gratulojn! Sanon al la nepo kaj toleron al la avo! :)

(eksterteme, sed min aparte ĝojigis la fakto, ke via nepo naskiĝis ĝuste en Kievo, sed ne en Kijivo :))

[identity profile] vmel.livejournal.com 2008-12-17 04:37 pm (UTC)(link)
Mi neniam troentuziasmis pri ukraina "memkonscio" (kvankam la lingvon regas libere).
Nija siatempe ĝojegis pri la "revolucio", tute ne volis aŭdi miajn skeptikajn dirojn... sed hodiaŭ skribis: "Kaj generale nekompreneblas, kio estos en tiu lando." Jen, _tiu_ lando...

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2008-12-18 11:20 pm (UTC)(link)
Mi ŝajnas dividi la sentojn de via filino: ankaŭ mi eĉ se ne ĝojegis pri la revolucio, do almenaŭ subtenis ĝin, sed nun ankaŭ mi vidas nenion klaran kaj helan en la estonteco de la lando. La revolucio, ŝajne, forvoris eĉ se ne la proprajn infanojn, do almenaŭ ilian saĝon...

Sed sendepende de la politikaj preferoj min ege agacas la emo de la "naciisme konsciaj elementoj" retraduki la proprajn nomojn... "La rozo odoras je rozo, eĉ se nomata ne rozo..."